Ouvrir session
Nouveau venu ? Créez votre compte
volapug · Vola Püg', la humura Esperanto-retgazeto
? Déjŕ membre ? Ouvrir session

Astuces Yahoo! Groupes

Le saviez-vous...
Et si je montais le groupe de mon association ? J'essaie !

Messages

  Messages Aide
Avancée
Finfine la tiom atendita numero 4 de Vola Püg'! (HTML-versio)   Liste de messages  
Répondre | Transférer Message #45 sur 45 | Suivant >
Jen finfine la apero de la tre petita numero 4 de la reta gazeto Vola Püg'! Kaj samtempe ni gxojas anonci al vi, ke la revuo ekzistas ankaux papere nun : pri tiu speciala papera versio de Vola Püg' vi trovos cxiujn informojn en tiu kvara numero.
Tiu 4-a numero estas nekredeble pli plena ol la antauaj numeroj: vi havos multe da legado por gxui!
La enhavon kaj front-artikolon vi povos legi cxi-sube. La tuta numero estas konsultebla cxe la rubriko "Nuna numero" de la hejmpagxo www.volapug.net.
Por cxiuj pliaj informoj aux rimarkoj, vi povas skribi al : volapug@.... Kaj ne forgesu diskonigi la gazeton Vola Püg' cxirkaux vin !
 
***** 
ENHAVO - n°4

Front-artikolo

La redaktej'
R@f & Hodos

La Plena Ilustrita Volapüg n-ro 1

Voĉoj el la Pugo

Ĉubaka
Russ

Bob la skeleta sketulo
R@f

VerdVarmĈiliPiproj

Vivo de l'marsanoj
Liko / Hodos

La kurso de Onjo Nanagr'

Himno
R@f & Hodos

Gimnastiko
Dupa / Papago

Eo-kurseto por la german-lingvanoj

Kiel desegni Zamenhofon
R@f

La Freneza Kokejo
Hodos

Revo kaj Realo
Arnaŭ

Kio estas Esperanto?
Lalja

Mi havas

La TTT-eyo... heyme
Alessandro

Renkonto kun : Fernando Gonsales

Malabundas protidoj en pomo...
Serge Sire 

La (ne ĉiam) gaja vivo de Sam Seksemulo
BoJo

Ĉielestro
Vuillemin

Reklam-angulo

Malliberejo
Hodos & Ŝingoki

Malfeliĉego en la kuirejo
Ivan Elizalde

Metodo AMMISIL:
la Lojban-a sen peno

Anekdoto
Liko

Pensoj de la (ne tute) Freneza Bovino
JoBo

Püg'Butiko

La plej malbona bildstrio en Esperantio
Rubulo

Niktereŭtoj
Lode

Ajnejo

la Fina Vorto
Arnaŭ

*****

Front-artikolo (de Hodos : hodos@...)

Konsentite, mi plu verku front-artikolon. Jes, de la pasinta numero de Vola Püg' (antau longe, treeeee longe, dum iu pratempo... sed ne timu, la gazeto ne mortis), mi ricevis plurajn reagojn pri mia antaua frontartikolo kaj multaj el vi konfesis, ke vi legis ĝin. Do, dankon pro viaj reagoj kaj mi dediĉas tiun-ĉi front-artikolon al vi, karaj reagintoj. Vi konvinkis min daurigi frontartikol-verkadon.
Ankau pri la pasinta numero, mi menciu, ke la kovrilo far Serge Sire de la 3-a numero iom skandaletis pro la sura nud-virino. Oni akuzis nin pri seksismo. Do, cxi-foje nia desegnistino Liko egaligos la aferon per kovrilo kun ankau viroj nudaj. Tiel ni finfine regalos la okulojn de kaj inoj kaj malinoj!
Sed ekestas iu problemeto: se ankau Vola Püg' igxas skandalema gazeto, ni iel "sxtelos" unu plian moton de nia partnero La KancerKliniko. Kompatinda LKK, ni jam pruntesxtelis parton de ties desegnistoj, do se ankau la skandaleman flankon ni invadas, kien la mond'? En ĉi-numero, pri skandalemeco, krom la kovrilo, ni ankau informos vin pri la misfamaj VerdVarmCxiliPiproj, skandalema muzik-bando, kiun nia gazeto vigle subtenas (ni sxatas subteni novajn artistojn promesplenajn).
Cetere, mi gxojas anonci al vi, ke aperis la nova PIV! Kion, vi vin demandas, cxu jam nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro? Neee, mi parolas pri la
Plena Ilustrita Volapüg, la papera versio de Vola Püg' (cxefredaktita de la Platano kaj Tif). Jes, nun Vola Püg' ekzistas ankau papere (fek! unu plian komunan punkton kun LKK... Jxak, mi petas, ne koleru kontrau ni). Vi sopiris longe por cxi-kvara numero, sed estis cxar ni pretigis la paperan version kaj ni volis aperigi ambau versiojn pli-malpli samtempe. Sed fakte, la papera versio aperis ecx pli frue ol la reta, cxar la cxefredaktisto de la reta (mi mem, jes) pli pigris...
Sed cxiukaze, ne plendu se la kvara numero de Vola Püg' alvenas tiom malfrue cxar ni ja jam anoncis, ke la gazeto estas "cxiu-iama": do gxi aperas, kiam ni povas/volas. Se vi volas esti avertita pri la apero de cxiu nova numero, ne forgesu
aboni vin al la dissendolisto de la gazeto: ni sendas mesagxon nur je la apero de cxiu nova numero (ne timu, ne temas pri unu plia esperanto-diskutlisto, kie la listanoj debatadas senfine pri la komo forgesita en iu pasinta mesagxo).
Tamen, dum tiu longa tempo da senVolaPügeco, la hejmpagxo transpasis la 10 000 vizitintojn, kaj ni ankau ricevis plurajn komentojn kaj reagojn pri nia gazeto. Interalie, ni fojfoje audis kelkajn homojn diri: "Oh! Vola Püg' ne estas mia stilo de humuro, ne estas mia kulturo, ktp.". Sed eble mi devus reklarigi plian fojon la cxefan celon de nia gazeto: Vola Püg' estas unue libera platformo por ĉiaj esperantistaj humuristoj kaj/aŭ desegnistoj. Ni tute ne intencas trudi iun specon de humuro, ĉiuj rajtas partopreni (ni enretigas tion, kion oni sendas al ni). Do, se vi opinias, ke via stilo de humuro ne estas suficxe reprezentata, anstatau paut-fugxi nian gazeton, ne hezitu mem kontribui al gxi por aldoni vian humuron au insitigu viajn samhumurstilanojn partopreni! Se vi desegnas au volas diskonigi viajn humurajxojn, la pordo estas malfermata al vi: gehumuristoj el cxiuj landoj, ni kunigxu!
Nu, pri la enhavo de tiu kvara numero, kion diri? Suficxe plena numero. Multaj novaj kontribuantoj (ecx unu 10-jarulo: ni bonvenigu Ivanon!) kaj ankau novaj rubrikoj: filmemuloj gxuu la Vocxojn el la Pugo; Onjo Nanagr' instruos l'Esperanton; krom la Freneza Kokejo ekestos nun ankau la Freneza Bovino; kaj vi cxion scios pri la vivo de l'marsanoj. Pri la cetero, mi lasas vin mem malkovri...
Pfiuu, kiom longa front-artikolo, cxu ne? Cxi-foje, mi certas, ke kelkaj ne kuragxis legi gxis la fino. Tamen, lau cxies petoj, mi plu verkos frontartikolojn. Ah, mi jam vidas kelkajn bedauri, ke ili insitigis min plu frontartikolumi. Baldau ili venos plorvocxe petegi al mi surgenue: "Oh, Henrri, cxesigu viajn frontartikolojn, mi petas! Ili estas neelteneble longegaj! Pensu pri niaj kompatindaj okuletoj!". Bone, bone, mi provos fari pli koncize venont-foje... sed mi ne promesas.

 



Vendredi 18. Mars 2005  5:32

henrri22
Messenger Messenger
Envoyer un message Envoyer un message

Transférer Message #45 sur 45 | Suivant >
Montrer le contenu des messages Auteur Date

Jen finfine la apero de la tre petita numero 4 de la reta gazeto Vola Püg'! Kaj samtempe ni gxojas anonci al vi, ke la revuo ekzistas ankaux papere nun : pri...
Henrri De Sabates (S€...
henrri22
Messenger Envoyer un message
18. Mars 2005
5:33
< Discussion préc.  |  Discussion suivante >
Avancée

Copyright © 2009 Yahoo! France SAS – Tous droits réservés.
Mise ŕ jour : données personnelles - Conditions d'utilisation - Charte - Signaler un abus - Aide