Jen finfine la apero de la tre petita numero 4 de la reta gazeto Vola Püg'!
Kaj samtempe ni gxojas anonci al vi, ke la revuo ekzistas ankaux papere nun
: pri tiu speciala papera versio de Vola Püg' vi trovos cxiujn informojn en
tiu kvara numero.
Tiu 4-a numero estas nekredeble pli plena ol la antauaj numeroj: vi havos
multe da legado por gxui!
La enhavon kaj front-artikolon vi povos legi cxi-sube. La tuta numero estas
konsultebla cxe la rubriko "Nuna numero" de la hejmpagxo www.volapug.net.
Por cxiuj pliaj informoj aux rimarkoj, vi povas skribi al :
volapug@.... Kaj ne forgesu diskonigi la gazeton Vola Püg' cxirkaux
vin !
*****
ENHAVO - n°4
Front-artikolo
La redaktej'
R@f & Hodos
La Plena Ilustrita Volapüg n-ro 1
Vocoj el la Pugo
Cubaka
Russ
Bob la skeleta sketulo
R@f
VerdVarmCiliPiproj
Vivo de l'marsanoj
Liko / Hodos
La kurso de Onjo Nanagr'
Himno
R@f & Hodos
Gimnastiko
Dupa / Papago
Eo-kurseto por la german-lingvanoj
Kiel desegni Zamenhofon
R@f
La Freneza Kokejo
Hodos
Revo kaj Realo
Arnau
Kio estas Esperanto?
Lalja
Mi havas
La TTT-eyo... heyme
Alessandro
Renkonto kun : Fernando Gonsales
Malabundas protidoj en pomo...
Serge Sire
La (ne ciam) gaja vivo de Sam Seksemulo
BoJo
Cielestro
Vuillemin
Reklam-angulo
Malliberejo
Hodos & Singoki
Malfelicego en la kuirejo
Ivan Elizalde
Metodo AMMISIL:
la Lojban-a sen peno
Anekdoto
Liko
Pensoj de la (ne tute) Freneza Bovino
JoBo
Püg'Butiko
La plej malbona bildstrio en Esperantio
Rubulo
Niktereutoj
Lode
Ajnejo
la Fina Vorto
Arnau
*****
Front-artikolo (de Hodos :
hodos@...)
Konsentite, mi plu verku front-artikolon. Jes, de la pasinta numero de Vola
Püg' (antau longe, treeeee longe, dum iu pratempo... sed ne timu, la gazeto
ne mortis), mi ricevis plurajn reagojn pri mia antaua frontartikolo kaj
multaj el vi konfesis, ke vi legis gin. Do, dankon pro viaj reagoj kaj mi
dedicas tiun-ci front-artikolon al vi, karaj reagintoj. Vi konvinkis min
daurigi frontartikol-verkadon.
Ankau pri la pasinta numero, mi menciu, ke la kovrilo far Serge Sire de la
3-a numero iom skandaletis pro la sura nud-virino. Oni akuzis nin pri
seksismo. Do, cxi-foje nia desegnistino Liko egaligos la aferon per kovrilo
kun ankau viroj nudaj. Tiel ni finfine regalos la okulojn de kaj inoj kaj
malinoj!
Sed ekestas iu problemeto: se ankau Vola Püg' igxas skandalema gazeto, ni
iel "sxtelos" unu plian moton de nia partnero La KancerKliniko. Kompatinda
LKK, ni jam pruntesxtelis parton de ties desegnistoj, do se ankau la
skandaleman flankon ni invadas, kien la mond'? En ci-numero, pri
skandalemeco, krom la kovrilo, ni ankau informos vin pri la misfamaj
VerdVarmCxiliPiproj, skandalema muzik-bando, kiun nia gazeto vigle subtenas
(ni sxatas subteni novajn artistojn promesplenajn).
Cetere, mi gxojas anonci al vi, ke aperis la nova PIV! Kion, vi vin
demandas, cxu jam nova eldono de la Plena Ilustrita Vortaro? Neee, mi
parolas pri la Plena Ilustrita Volapüg, la papera versio de Vola Püg'
(cxefredaktita de la Platano kaj Tif). Jes, nun Vola Püg' ekzistas ankau
papere (fek! unu plian komunan punkton kun LKK... Jxak, mi petas, ne koleru
kontrau ni). Vi sopiris longe por cxi-kvara numero, sed estis cxar ni
pretigis la paperan version kaj ni volis aperigi ambau versiojn pli-malpli
samtempe. Sed fakte, la papera versio aperis ecx pli frue ol la reta, cxar
la cxefredaktisto de la reta (mi mem, jes) pli pigris...
Sed cxiukaze, ne plendu se la kvara numero de Vola Püg' alvenas tiom malfrue
cxar ni ja jam anoncis, ke la gazeto estas "cxiu-iama": do gxi aperas, kiam
ni povas/volas. Se vi volas esti avertita pri la apero de cxiu nova numero,
ne forgesu aboni vin al la dissendolisto de la gazeto: ni sendas mesagxon
nur je la apero de cxiu nova numero (ne timu, ne temas pri unu plia
esperanto-diskutlisto, kie la listanoj debatadas senfine pri la komo
forgesita en iu pasinta mesagxo).
Tamen, dum tiu longa tempo da senVolaPügeco, la hejmpagxo transpasis la 10
000 vizitintojn, kaj ni ankau ricevis plurajn komentojn kaj reagojn pri nia
gazeto. Interalie, ni fojfoje audis kelkajn homojn diri: "Oh! Vola Püg' ne
estas mia stilo de humuro, ne estas mia kulturo, ktp.". Sed eble mi devus
reklarigi plian fojon la cxefan celon de nia gazeto: Vola Püg' estas unue
libera platformo por ciaj esperantistaj humuristoj kaj/au desegnistoj. Ni
tute ne intencas trudi iun specon de humuro, ciuj rajtas partopreni (ni
enretigas tion, kion oni sendas al ni). Do, se vi opinias, ke via stilo de
humuro ne estas suficxe reprezentata, anstatau paut-fugxi nian gazeton, ne
hezitu mem kontribui al gxi por aldoni vian humuron au insitigu viajn
samhumurstilanojn partopreni! Se vi desegnas au volas diskonigi viajn
humurajxojn, la pordo estas malfermata al vi: gehumuristoj el cxiuj landoj,
ni kunigxu!
Nu, pri la enhavo de tiu kvara numero, kion diri? Suficxe plena numero.
Multaj novaj kontribuantoj (ecx unu 10-jarulo: ni bonvenigu Ivanon!) kaj
ankau novaj rubrikoj: filmemuloj gxuu la Vocxojn el la Pugo; Onjo Nanagr'
instruos l'Esperanton; krom la Freneza Kokejo ekestos nun ankau la Freneza
Bovino; kaj vi cxion scios pri la vivo de l'marsanoj. Pri la cetero, mi
lasas vin mem malkovri...
Pfiuu, kiom longa front-artikolo, cxu ne? Cxi-foje, mi certas, ke kelkaj ne
kuragxis legi gxis la fino. Tamen, lau cxies petoj, mi plu verkos
frontartikolojn. Ah, mi jam vidas kelkajn bedauri, ke ili insitigis min plu
frontartikolumi. Baldau ili venos plorvocxe petegi al mi surgenue: "Oh,
Henrri, cxesigu viajn frontartikolojn, mi petas! Ili estas neelteneble
longegaj! Pensu pri niaj kompatindaj okuletoj!". Bone, bone, mi provos fari
pli koncize venont-foje... sed mi ne promesas.