--- Dans signuno@..., "gabriel_beecham
<gabriel_beecham@y...>" <gabriel_beecham@y...> a écrit
> Mi opinias, ke estus sendependaj gestoj por "-o", "-on", "-oj", "-
> ojn", "-a", "-an" "-aj" kaj "-ajn". Eble tiu sistemo estus pli
> helpema al flua komunikado.
Ne gestoj sed gesteroj, temas pri manmovoj:
Manoj g tushas la okuloj unufoje : vido.
Manoj g tushas la okuloj dufoje : vidoj.
Manoj g iras rekte antauen : vidas.
Mi celas rapidecon, kompreneblecon, sanon.
Signuno.
Saluton S-ro Signuno, kaj aliaj. Mi estas nesurdulo, kiu interesetas
en gestlingvoj, kaj mi eklernis la irlanda gestlingvo pasintjare.
> Konsideru ekzemplon, la vorton "vid-a-j-n". En S-o estas signo por
> tiu multradika vorto, tamen la -a -j -n estas subtile signataj.
> Demando: kiel oni signas "vida(j)(n)" en la etnaj gestolingvoj?
> Kaj "viditajn"? Kaj "vidus"?
Mi opinias, ke estus sendependaj gestoj por "-o", "-on", "-oj", "-
ojn", "-a", "-an" "-aj" kaj "-ajn". Eble tiu sistemo estus pli
helpema al flua komunikado.
Amike,
Gabriel Beecham
gabriel_beecham@...
> Mi favoras tiun esperimenton. Oni komencu per arbitra listo de
> (c'irkau
> 1000) signoj, por traduki la plej bazaj radikoj, afiksoj kaj
> terminaj'oj
Jam farita dum pluraj jaroj. Nun estas vortaro de ch. 2500 radikoj,
kaj plena gramatiko. Ech estas du konkurantaj sistemoj, nome Signuno
(signolingvo por Esperanto eventuale anstatau Gestuno) kaj Egestoj
(celas la plej simplan sistemon, ekzistu apud Gestuno iam plibonigota
de neaudantoj).
> Demando: C'u estas ie TTTpag'o pri Gestunuo?
Diversaj, sed prefere achetu la libron. Vidu ekzemple
http://www.safat.com/gestuno.html kaj vidu ankau
http://www.geocities.com/signuno
Signuno.
Dankon pro via interesa kaj prava letero. Mi sentas ke mi devas iom
pli klarigi miajn celojn. Jen, mi esperas ke Signuno estos kvar-
nivela lingvumo:
4. S-Signuno
3. G-Signuno
2. E-Signuno
1. B-Signuno
0. Esperanto mem
B-Signuno estas simple A-Z kaj 0-9 kaj unu-du aliaj (mi shajne baldau
plibonigas 6,7,8,9,B,Q,J). Nur mi mem modifos tiun chi B-Signunon.
E-Signuno estas grandega sed tre bazita sur Esperanto. Surduloj
apenau interesighos pri E-Signuno.
G-Signuno kaj S-Signuno estus la nivelo por surduloj. La opinioj de
surduloj certe estos bonvenaj (por S-Signuno ech necesaj), sed *nur*
post mia unua malneto. Problemoj estas ke G-Signuno kaj S-Signuno
estas malfacile klarigeblaj per teksto en HTML kaj ke surduloj ne
parolas E-on (la lingvo de tiu chi forumo).
amike,
S.
> Mi do volas demandi, cxu kunlaboras iuj surduloj.
Ne estas kunlaboro, char tiel Signuno fiaskus en komitataj
kompromisoj disputoj miskomprenoj ktp.
==> Saluton ! Mi nomigxas Henrri kaj estas franca studento interalie pri LSF
(Franca Signo-Lingvo).
Kaj mi konsentas kun nia brita amiko Martin (kaj do, malkonsentas kun ci,
Signuno), ke por ke tia projekto sukcesu, NEPRAS ke anaux surduloj kunlaboru
aux se ne, tiam certe la projekto fiaskos (mi, kadre de miaj studoj, suficxe
multe studis la historion de la surda popolo -cxefe de la franca- kaj scias,
ke la surduloj neniam akceptos ion ne instigitan de ili [vidu la fiaskon de
Gestuno !], cxar ili estas suficxe fermata "mondo" pro historiaj kauxzoj...)
Konsideru ekzemplon, la vorton "vid-a-j-n". En S-o estas signo por
tiu multradika vorto, tamen la -a -j -n estas subtile signataj.
Demando: kiel oni signas "vida(j)(n)" en la etnaj gestolingvoj?
Kaj "viditajn"? Kaj "vidus"?
==> Nu, sed en gestolingvoj ankaux estas aliaj subtilajxoj, kiu ne ekzistas
kaj tute ne eblus en nia parolataj lingvoj ! Konsciu pri tio : oni ne cxiam
povas trudi al ili niajn vidpunktojn kiel universalaj (vidu, kiel la
blankuloj agis en Afriko, trudante al la afrikanojn siajn kutimojn kaj
instigante tiun kutimojn kiel "universalaj" ...kaj vidu la rezulton :-((
Gxis !
Amike salutas, Henrri
***********
VOLA PÜG', la reta gaseto !
www.volapug.net
...humuro & komiksoj en esperanto...
Chefredaktoro : hodos@...
--- Dans signuno@y..., "Martin Morris" <marteno@f...> a écrit
> Mi hodiaux komencis eklegi pri Signuno kaj interesigxas. Tamen,
Dankon pro via interesigho.
> iom pri Brita Signa Lingvo, sxajnas al mi ke Signuno tre
> malsimilas, kaj
> ne havas la karakteron tipan de multaj "naciaj" signaj lingvoj.
Je tiu problemo, mi jam multe prilaboras. Estas tre, eble tro,
kompleksa afero.
> Mi do volas demandi, cxu kunlaboras iuj surduloj.
Ne estas kunlaboro, char tiel Signuno fiaskus en komitataj
kompromisoj disputoj miskomprenoj ktp.
> Se Signuno estas
> lingvo kreata nur de auxdantaj personoj estas risko ke gxi neniam
> akceptigxos de la surda komunumo.
S-o bazighas sur la gramatiko de E-o (kiu verdire ne tre taugas kiel
gramatiko gestlingva), do povus esti ke S-o ne plachos al la surda
komunumo - sed memoru ke estas tre pli da malsurduloj en la mondo. S-
o celas kaj surduloj kaj malsurduloj.
Konsideru ekzemplon, la vorton "vid-a-j-n". En S-o estas signo por
tiu multradika vorto, tamen la -a -j -n estas subtile signataj.
Demando: kiel oni signas "vida(j)(n)" en la etnaj gestolingvoj?
Kaj "viditajn"? Kaj "vidus"?
amike,
Saluton al cxiuj,
Mi hodiaux komencis eklegi pri Signuno kaj interesigxas. Tamen, sciante
iom pri Brita Signa Lingvo, sxajnas al mi ke Signuno tre malsimilas, kaj
ne havas la karakteron tipan de multaj "naciaj" signaj lingvoj.
Mi do volas demandi, cxu kunlaboras iuj surduloj. Se Signuno estas
lingvo kreata nur de auxdantaj personoj estas risko ke gxi neniam
akceptigxos de la surda komunumo.
Pardonu al mi se tiu informo jam trovigxas en iu FAQ aux simile, mi ne
povis trovi ajnan.
Martin Morris
marteno@...
--
http://fastmail.fm - Email service worth paying for. Try it for free
--- Dans signuno@y..., "signuno" <signuno@y...> a écrit
> Jam estas http://www.geocities.com/signuno/ sed mi devas ghin
reverki
> uzante kaj SSS kaj signoskribon (http://www.signwriting.org).
Tamen
> tia klarigo de Signuno estas teknike tre malfacila kaj temporaba.
Diable, tiu signwriting ne estas tiom facila por mi. Mi esploras
novan metodon (simple paghon en HTML kun eta Java-ajho por montri
bildeton de signo).
Mi finverkos baldau kun du-tri signoj (eble Esperanto=qe* kaj mi=kg),
tiel por via takso de la Java-ajho.
ghis,
Signuno
--- Dans signuno@y..., Chuck Smith <msochuck@y...> a écrit
> Mi atendos vian plibonigxon de via retpagxo!
>
> > (Cetere, mi plu atendas proponojn pri la signo por
> > la
> > radiko "Esperant". Mi ekpensas pri au r@p esper-mano
> > che busho au
> > signo simila al Gestuno mem.)
>
> Se la signo por "mondo" estas la sama en Signuno kiel
> ASL, mi sugestus uzi la e-mano kun la signo por
> "mondo". Cxu funkcius?
>
> Dankon,
> Chuck
Mi konsentas ke vorto "Esperanto" mem estu en iu ajn signolingvo la
signo "mondo" en tiu signolingvo sed kun manformoj "e" (manformoj "e"
au de tiu signolingvo au de Signuno/Gestuno).
Nu en Signuno estas tiel. Bedaurinde "mond" en Signuno ne estas tre
evidenta, aliflanke "esper" en Signuno hazarde similas al "mond", do
ni havas:
Esperant qe
esper qr
mond qX
(q estas la manloko, e/r/X estas la manformoj)
salutas,
Signuno.
Mi atendos vian plibonigxon de via retpagxo!
> (Cetere, mi plu atendas proponojn pri la signo por
> la
> radiko "Esperant". Mi ekpensas pri au r@p esper-mano
> che busho au
> signo simila al Gestuno mem.)
Se la signo por "mondo" estas la sama en Signuno kiel
ASL, mi sugestus uzi la e-mano kun la signo por
"mondo". Cxu funkcius?
Dankon,
Chuck
=====
Come to my homepage! Venu al mia hejmpagxo!
http://amuzulo.babil.komputilo.org/
====
Venu al la senpaga, libera enciklopedio
esperanta reta! http://eo.wikipedia.com/
_________________________________________________________
Do You Yahoo!?
Información de Estados Unidos y América Latina, en Yahoo! Noticias.
Visítanos en http://noticias.espanol.yahoo.com
--- Dans signuno@y..., "msochuck" <msochuck@y...> a écrit
> Saluton!
>
> Mi jxus malkovris cxi tiun liston post pensi pri surdaj
> esperantistoj. Estus bele, se homoj povus gesti kaj paroli
> Esperanton. :)
Mi jam hodiau povas gesti iom da Esperanto (kaj per nur unu mano se
necese) char post kelkaj intensaj monatoj, la SSS (la kerno de
Signuno, la Signuna Skriba Sistemo) estas finverkita. Tiu SSS estas
tiom grava ke ghi devas resti netushebla.
> Mi ankaux paroletas la usonan signolingvon kaj mi
> havas kelkajn demandojn:
Bone. Estas klaraj reguloj pri kreado de novaj gestoj en Signuno,
ekzemple:
unue: logiko (lundo estas tago-unu, monato estas luno-tempo, verda
estas herb-koloro, ktp),
due: Gestuno kadre de la SSS,
trie: alia gestlingvo (aparte la plej granda, ASL) kadre de la SSS,
kvare: la "Signuna E-sistemo".
>
> Cxu vi kunlaboras surdulojn? Mi pensas ke Gestuno estis kreita de
> auxdantoj, kaj tial gxi ne sukcesis. Mi vere pensas ke surduloj
> devas cxefe helpi por krei cxi tian lingvon. Por la sukceso de la
> projekto, surduloj devas akcepti gxin... kaj mi pensas ke kelkaj
> surduloj devas kunlabori ankaux. Kion vi pensas pri tio?
Tikla demando! La akcepto de Signuno gravas char signebla Esperanto
estas pli potenca pli alloga lingvo. Signuno neniam estos perfekta
pro tio ke rapida vortstokega natursignebla E-kongrua gestolingvo
estas ege malfacile elpensebla - necesis kompromisoj kaj iom da
subjektivaj elektoj do same kiel dum la kreado de Esperanto mem. Al
surduloj ne plachos la Esperanta gramatiko de Signuno, sed aliflanke
ja plachos la "elizioj kaj modifoj" (oni povas signi "Antau longega
tempo mi vidis shin" per unu "modifita" gesto).
Mi nur kreas la Fundamenton de Signuno (tio estas SSS plus du-tri mil
radikoj). Estos aliaj (surdaj) E-istoj kiuj devos krei la aliajn
radikojn (kadre de la SSS kaj kread-gvidlinioj).
>
> Cxu ekzistas surdaj esperantistoj? Labori kun ili certe bonegus!
> Kial vi komencis cxi tiun projekton?
>
> Pri retloko: mi pensas ke Joosteto cxe http://www.komputilo.org/
> donus spacon al iu kiu bezonas lokon por pagxo en Esperanto aux pri
> Esperanto. Mi esperas ke tio bonas por vi.
Jam estas http://www.geocities.com/signuno/ sed mi devas ghin reverki
uzante kaj SSS kaj signoskribon (http://www.signwriting.org). Tamen
tia klarigo de Signuno estas teknike tre malfacila kaj temporaba.
>
> Fartu bone,
> Chuck Smith
> (Usono)
>
> Come to my homepage! Venu al mia hejmpagxo!
> http://amuzulo.babil.komputilo.org/
> ====
> Venu al la senpaga, libera enciklopedio
> esperanta reta! http://eo.wikipedia.com/
(Cetere, mi plu atendas proponojn pri la signo por la
radiko "Esperant". Mi ekpensas pri au r@p esper-mano che busho au
signo simila al Gestuno mem.)
Salutas vin kore,
S.
(Europo)
Saluton!
Mi jxus malkovris cxi tiun liston post pensi pri surdaj
esperantistoj. Estus bele, se homoj povus gesti kaj paroli
Esperanton. :) Mi ankaux paroletas la usonan signolingvon kaj mi
havas kelkajn demandojn:
Cxu vi kunlaboras surdulojn? Mi pensas ke Gestuno estis kreita de
auxdantoj, kaj tial gxi ne sukcesis. Mi vere pensas ke surduloj
devas cxefe helpi por krei cxi tian lingvon. Por la sukceso de la
projekto, surduloj devas akcepti gxin... kaj mi pensas ke kelkaj
surduloj devas kunlabori ankaux. Kion vi pensas pri tio?
Cxu ekzistas surdaj esperantistoj? Labori kun ili certe bonegus!
Kial vi komencis cxi tiun projekton?
Pri retloko: mi pensas ke Joosteto cxe http://www.komputilo.org/
donus spacon al iu kiu bezonas lokon por pagxo en Esperanto aux pri
Esperanto. Mi esperas ke tio bonas por vi.
Fartu bone,
Chuck Smith
(Usono)
Come to my homepage! Venu al mia hejmpagxo!
http://amuzulo.babil.komputilo.org/
====
Venu al la senpaga, libera enciklopedio
esperanta reta! http://eo.wikipedia.com/
--- In signuno@y..., "Shane Newton" <newtybajootie@y...> wrote:
> Kara samideano,
>
> Mi estas usonano kiu parolas, krom Esperanto, la Anglan, la
Germanan,
> la Nederlandan, la Hispanan k. iomete de la Franca. Ankaû mi konas
la
> Usonan Signolingvon. Cxu vi deziras helpeton kun via grandega
> projekto? Mi pripensis Esperantan Signolingvon auntaû pluraj
jaroj,
> sed mi neniam faris ion. Nun mi trovas vian diskutejon! Kia bona
> ideo!! Vi versxajne jam scias ke la franca signolingvo estis la
bazo
> por la usona. La surduloj de mia lando sxuldas la surdulojn de
> Francio. Tiale, eble mi povus helpi vin.
>
> Iaokaze, mi opinias ke la mondo esperanta necesas Signunon. La
> manalfabeto estas brila! Mi amus lerni plu. Se mi povas helpi vin
> iamaniere, diru al mi kion vi necesas.
>
> kore,
>
> Shane Newton
En Signuno, chiu signo estas bazita sur Gestuno, sed se la radiko ne
ekzistas en Gestuno, tiam la signo estas bazita sur ASL (kun iom da
konsidero al aliaj gestolingvoj kaj natureco kaj Signuno mem).
Mi apenau scipovas la usonan, do via kunlaboro ja helpus. Dankon.
Por progresigi, mi devas findecidi inter G-Signuno kaj E-Signuno (kaj
mi devus klarigi al la grupo!)
S.
Saluton denove pacienculoj,
Pro financaj malfacilajhoj en Usono, estas emo ke senpagaj retajxoj
ne plu haveblas. Do antaunelonge malaperis la adreson signuno.com,
kaj post 2001-08-15 malaperos la chefejo nome signuno.webjump.com.
Ne maltrankvilu. Signuno plu vivas kaj evoluas. La laboro ja estas
malrapida, sed mi petas iom pli da pacienco - mi laboras aliajn
projektojn en Esperantujo kiuj estas pli urghaj (sed ne pli gravaj).
Tiu chi grupo ne malaperos. Mi serchos aliajn senpagajn retadresojn
por Signuno - unu ebleco estus uzi mian propran retadreson, sed tiel
vi konus mian veran nomon kaj eble tio malhelpus Signunon? Mi volas
ke Signuno estu kaj nenies proprajho kaj nepolemike stabila kaj
akceptita ghuita de la E-istaro.
Salutas vin,
S.
Kara samideano,
Mi estas usonano kiu parolas, krom Esperanto, la Anglan, la Germanan,
la Nederlandan, la Hispanan k. iomete de la Franca. Ankaû mi konas la
Usonan Signolingvon. Cxu vi deziras helpeton kun via grandega
projekto? Mi pripensis Esperantan Signolingvon auntaû pluraj jaroj,
sed mi neniam faris ion. Nun mi trovas vian diskutejon! Kia bona
ideo!! Vi versxajne jam scias ke la franca signolingvo estis la bazo
por la usona. La surduloj de mia lando sxuldas la surdulojn de
Francio. Tiale, eble mi povus helpi vin.
Iaokaze, mi opinias ke la mondo esperanta necesas Signunon. La
manalfabeto estas brila! Mi amus lerni plu. Se mi povas helpi vin
iamaniere, diru al mi kion vi necesas.
kore,
Shane Newton
Je n'ai pas encore l'esperento en main ou en voix et encore moins en
écriture à bientot je garde contacte. NATH
>-------------------------- eGroups Sponsor -------------------------~-
~>
>Create your business web site your way now at Bigstep.com.
>It's the fast, easy way to get online, to promote your business,
>and to sell your products and services. Try Bigstep.com now.
>http://click.egroups.com/1/9183/0/_/19035/_/974372492/
>---------------------------------------------------------------------_-
>
>
>Ce numéro comporte 1 message.
>
>Sujets abordés dans ce résumé :
>
> 1. Franca man-alfabeto
> De: "Flavio Augusto Gomes" <faog@...>
>
>
>_______________________________________________________________________
_
>_______________________________________________________________________
_
>
>Message : 1
> Date : Thu, 16 Nov 2000 02:04:22 -0000
> De : "Flavio Augusto Gomes" <faog@...>
> Subjet : Franca man-alfabeto
>
>Saluton!
>Kiel mi povas obteni la franca man-alfabeton en Intereto?
>Flavio Gomes el Brazilo.
>
>
>
>_______________________________________________________________________
_
>_______________________________________________________________________
_
>
>
>
>
>
>
Saluton chiuj denove,
Por ke tiu chi retlisto restu viva, necesas certa nombro da mesaghoj
chiuduonjare. Nu, mi ankorau bezonas kelkajn monatojn por la stabiligo
de la kerno de Signuno, kaj sekve la listo vershajne restos iom kvieta.
Tamen eble nun tempas trovi signon por la radiko Esperant'. Tiu signo
ne koliziu kun signoj en aliaj signolingvoj, kaj mi petas vin chiujn
respondi se vi scias pri ian kolizion (fals-amikon).
Gestun'
vicmano = b1 (do kiel litero B)
chefmano = g1 (do kiel litero G)
En spaco, ambau polmoj direktitaj dorsen, vertikala chefmano estas
malantau la horizontala vicmano (do similas al la Gestuna signo
"Gestuno")
Esperant'
vicmano = b1 (do kiel litero B)
chefmano = r1 (do kiel litero R) (r1 => esper')
En spaco, ambau polmoj direktitaj dorsen, vertikala chefmano estas
malantau la horizontala vicmano (do similas al la Gestuna signo
"Gestuno")
Signun'
vicmano = b1 (do kiel litero B)
chefmano = z1 (do kiel litero Z) (z1 => sign' lau Gestuna signo)
En spaco, ambau polmoj direktitaj dorsen, vertikala chefmano estas
malantau la horizontala vicmano (do similas al la Gestuna signo
"Gestuno")
Kion vi opinias. Chu kolizioj? Chu aliaj proponoj?
--
La afero bone progresas, sed estas eta prokrasto kaj mi petas bonkoran
paciencon. La novaj paghoj por signuno.webjump.com aperos januare au
februare 2000.