Ouvrir session
Nouveau venu ? Créez votre compte
Tejo-afriko · TEJO -Afriko
? Déjà membre ? Ouvrir session

Astuces Yahoo! Groupes

Le saviez-vous...
Saviez-vous que vous pouvez partager des photos sur Yahoo! Groupes ? Ah non, mais je crée mon groupe !

Messages

  Messages Aide
Avancée
Ekzemplo de organizig'o kaj de raportado por la aliaj landaj asocioj   Liste de messages  
Répondre | Transférer Message #124 sur 126 |
Date: Wed, 27 Dec 2006 19:04:37 +0100 (CET)
de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@...>
temo: Raporto

Jara raporto de la nacia Asocio pri Esperanto en Burundio  « ANEB »


 Periodo : de la 1-a januaro gxis la 15  de decembro 2006.
 
Normale la Asocio agadis dum la 2006-a jaro.
Laux la historio de cxi Asocio, gxi ekzistas de gxia oficiala registrigxo de la Rumonge(a) komunestro gxis kiam la interna ministerio  oficiale registris gxin( laux la tuta procezo de registrardo).Cxi jare estas la dua jaro de laboro .
 
La Asocio agadis uzante siajn diversajn sekciojn kiel instrusekcion, informsekcion, utiligadsekcion kaj ekonomisekcion.Tiam, cxiu sekcio agadis kadre de siaj asignitaj taskoj.

Jenla diversaj sekcioj :
 
I Instrusekcio

Cxi sekcio estas gvidata de S-ro NTAHONSIGAYE Hassan, kiu regule zorgas kaj klopodas pri aktiveco de la instruado de E-o en diversaj regionoj de la lando.De kiam oni elektis lin, ecx dum la kongreso, li sin ofertis por plenumi siajn taskojn .Ni lin ege gratulas pro la fakto , ke li cxiam pozitive plenumas siajn taskojn .
 
Ekstere tiuj, kiuj lernis kaj ekzamenigxis antauxe kaj dum la kongreso estas aliaj, kiuj sekvis instruadon kaj ekzamenigxis en diversaj regionoj .
Dankon al UEA, kiu pretigis suficxajn diplomojn je diversaj niveloj kaj sendis ilin al ANEB.
Nuntempe, cxiuj kiuj ekzamenigxas kaj sukcesas tuj recevas diplomojn laux siaj niveloj.Ne eblas ree preni iliajn statistikojn en cxi tiu raporto.
 
ANEB cxiam ricevas raportojn de tiu sekcio kaj atentigxis pri gxiaj bezonoj kiel didaktikaj materialoj: kajeroj, kretoj, skribiloj, luado de klascxambroj....'( cxar cxi sekcio estas sxlosilo de nia movado). ANEB turnigxas al eksterlandanoj por peti librojn kaj aliajn materialojn.Dank’al tiuj, kiuj volonte helpis ANEB sendante materialojn aux gratulmesagxojn, kaj tiu nacia instanco dauxe petas al bonkoruloj helpojn diversajn.
Dank’al Afrika Komisiono de UEA, kiu  helpis ANEB  organizi sian unuan kongreson kaj kiu helpas okazigi konkorespondkurson internan  por prepari la 2008-a konferenco.

Plie al kelkaj kiuj, helpis nian instruiston kiam li vundigxis revenante de la klascxambro en la vilagxo  kie li instruas Esperanton.Tiomontris al ni ke esperantistoj cxiam estas kune.Tiu instruisto estas NDIHOKUBWAYO Gilbert.Aliaj bonkoruloj reagis je la alvoko de la kuracado de infanoj en Rumonge .La Rumonga komunestro ege surprizigxis kaj dankis E-sojn pro tiu bona ago de esperantistaj bonkoruloj.La malsano reduktigixs senteble.Ke Dio benu tiujn bonkorulojn.Ni ankaux ege dankas, al SAT, al JEFO al OSLO kiu sendis al ni librojn kaj al Kapista Tereza, kiu cxiam helpas nin diversmaniere.
 
II Informsekcio
 
Tiu sekcio estas ege grava cxar gxi klare montras kiel ample disvastigita estas la lingvo kaj zorgas pri kolekto de informoj el diversaj kluboj kaj aliaj instancoj de E-o.Tiuj instancoj estas CBE(Club Burundais d’Esperanto), Centraj kluboj( de Bujumbura, Nyanza-Lac, Cibitoke kaj Rumonge), Sporta organo( kiu estas nun en granda progreso), Junulara burundia Esperanta organizajxo(JBEO)....
 
Tra tiu sekcio, ni ricevis informon de tiuj neesperantistoj, kiuj intencis lerni E-on sed ne sciante al kiu sin adresi.Tamen, la informsekcio atingis ilin kaj sendis ilin al la instrusekcia organo.
La sporta organo estas ege grava en disvastigo de la lingvo tra sporto.
Nuntempe, la informsekcio planas kolekti diversajn internajn kaj eksternajn okazajxojn kaj elsendi tiujn radie.Tiu sekcio indas esti subtenita.
 
III Utiligadsekcio
 
La utiligadsekciaj zorgantoj cxiam klopodas starigi kontaktojn kun internaciaj organizajxoj, kiuj okupigxas pri sama aux apuda temo.La utiligadsekcio organizis interkulturon kaj arangxis agadojn en diversaj regionoj cxar en nia lando iu tempe ekzistas etna strecxo.T
 
Plie, gxi organizas teatrajxojn trupojn(gxi prezentis teatrajxon en Rumonge kaj dum tiu teatrajxo ni profitis informadi), kulturajn festivalojn, ekspoziciojn de ordinaraj artistoj, prelegvojagxojn kaj  provas krei bonan klimaton kadre de bona kunlaboro .La sekcioi ntencas starigi grupon de E-oj, kiuj zorgas pri la tradukado de nacilingvaj libroj esperante nur mankas komputilojn.
 
IV Ekonomisekcio
 
Verdire tiu sekcio estas tre grava cxar gxi subtenas cxiujn aliajn pro la fakto ke cxio  estas farata uzante financrimedojn.
Cxi jare, membroj de ANEB provis kontribui ne suficxe cxar la malricxeco kaj malsato klare suferigas burundiajn popolon aktuale.ANEB projektas acxeti bovojn la proksiman jaron vendante kelkajn kaprojn kaj kaprinojn.
 
Projektoj
 
  1. Organizado de seminarioj en diversaj regionoj de nia lando por kunigi kaj helpi personojn, kiuj nun sekvas la korespondan kurson.Tio helpos la lernantojn koni multon pri la lingvo precipe pri la prononcado.
  2. Organizado de kongresoj
  3. Organizado prelegoj
  4. Dauxre subteni la internan korespondan kurson
PS: Mi baldaux sendos al vi la finanan raporton kun aliaj informojn(fotoj, pri Delegito,reklamo de afranko...) .
 Sekretario                                                  Prezidanto
 
SABIYUMVA Jérémie                                   NTUNZWENIMANA BAYORI Japhet

SABIYUMVA Jérémie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Télephone (+257)733052



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
-------------------------------------

Jeudi 28. Décembre 2006  17:26

renato_corsetti
Messenger Messenger
Envoyer un message Envoyer un message

Transférer Message #124 sur 126 |
Montrer le contenu des messages Auteur Date

Date: Wed, 27 Dec 2006 19:04:37 +0100 (CET) de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@...> temo: Raporto Jara raporto de la nacia Asocio pri Esperanto en Burundio...
Renato Corsetti
renato_corsetti
Messenger Envoyer un message
28. Décembre 2006
17:34

Kara Jeremie, Mi gratulas vin pro via sxatata raporto.Mi deziras al vi bonan kaj plian agadon dum la venonta jaro, kiu baldaux komencigxos. En via raporto...
Francois Hounsounou
hounfranc
Messenger Envoyer un message
28. Décembre 2006
18:06
Avancée

Copyright © 2009 Yahoo! France SAS – Tous droits réservés.
Mise à jour : données personnelles - Conditions d'utilisation - Charte - Signaler un abus - Aide