Date : 14 novembre 2009 09:39:41 HNEC
Objet : [DEN] Diskriminacio de Esperanto en germana konkurso pri fremdlingvoj
Saluton!
La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj"
("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton,
kvankam lau ilia retpagho lernantoj povas partopreni per
fremdlingvo lau propra elekto. Informo pri tio legeblas rete
aldonas ankau sube.
Pri la temo mi havas plurajn petojn:
- Se vi shatas subteni nian aferon, bv. peti de ilia
oficejo, ke oni akceptu Esperanton.
tute sube.
- Eble alighu al la koncerna Facebook-cause che
varbu pliajn subtenantojn.
- Ghis nun la rifuzo de Esperanto estas nur telefona,
rezulte de mia demando. Necesas havi petojn de infanoj. Se
vi loghas en Germanio kaj havas infanon en klaso 7 - 10, chu
li au shi eble shatus partopreni? Jes, mi konscias, ke devas
temi pri "fremdlingvo", sed mi vere antaughojas, ke mi povos
informi la gazetaron, ke plurajn infanojn oni rifuzis pri
Esperanto, char tiu lingvo estas ilia gepatra lingvo... :-)
Por eviti seniluziighon de infanoj ni kaze de fina
malakcepto faru propran konkurson kun taugaj premioj, chu
ne?
La formularo che
ne permesas la enmeton de Esperanto. Au metu tion en alian
kampon au rekte skribu al
- Chu vi eble konas infano(j)n en Germanio en unu el la
klasoj 7 - 10, do ch. 12- ghis 16-jara, kiu scias
Esperanton, sed ne kiel gepatran lingvon? Chu eble tiu
shatus partopreni?
Bv. plusendi al pliaj retlistoj, eble kun adapto.
Antaudankon!
Lu
--
Lingvokonkurso en Germanio ne akceptas Esperanton
La germana "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj"
("Bundeswettbewerb Fremdsprachen") ne akceptas Esperanton.
Pri tio informis la oficejo de la konkurso. La malakcepto de
Esperanto kontrauas la rete publikigitajn kondichojn de la
konkurso, lau kiuj en la brancho pri eseoj ("EW Kreativ"
) povas "partopreni gelernantoj de la klasoj 7 - 10 per mem
verkita historio en fremdlingvo lau propra elekto". La
limdato por alighoj estas la 6-a de decembro 2009.
La "Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj" estas unu el la
projektoj de la asocio "Klerigho kaj talento" ("Bildung und
Begabung e.V."), kiun funkciigas la "Asocio de Donacantoj
por la Germana Scienco" ("Stifterverband für die Deutsche
Wissenschaft"). Lau la retpagho la projektojn subvencias la
germana ministerio pri klerigho kaj esplorado.
Malakcepta decido de la konsilantaro
En lundo la oficeja gvidanto, Bernhard Sicking, detaligis la
aferon al la gvidanto de la berlina asocio EsperantoLand, Lu
Wunsch-Rolshoven: La malakcepto de Esperanto bazighas je
decido de la konsilantaro de la konkurso ne akcepti
"artefaritajn lingvojn". Ne haveblis klarigo pri la kauzoj.
"Le Monde Diplomatique" en Esperanto
La asocio EsperantoLand sendis al la konkursa oficejo peton
pri shangho de la decido kaj akcepto de Esperanto. En tio
EsperantoLand atentigis, ke Esperanto servas al la
internacia kultura intershangho, konforme kun la celoj de la
lingvokonkurso. Krome la hodiaua situacio de Esperanto estis
prezentita - informante ekzemple pri la esperantlingvaj
Esperanto estis dufoje malpermesita en Germanio
La letero demandas ankau pri la kauzoj por la malakcepto
de Esperanto, atentigante pri tio, ke en Germanio Esperanto
estis dufoje subpremita kaj malpermesita - unue en la nazia
Germanio de 1933 ghis 1945, poste en GDR ekde 1949 ghis al
la sesdekaj jaroj. Hitlero jam en la dudekaj jaroj esprimis
kontrauon al Esperanto en sia libro "Mein Kampf" (Mia
batalo).
Chu diskriminacio kontrau lernantoj, kiuj lernas Esperanton?
Plue tekstas en la letero al la konkursa oficejo: "Mi petas
ankau kontroli, chu kaj kiugrade lernantoj, kiuj lernis
Esperanton kaj volas partopreni per Esperanto en la
konkurso, estas diskriminaciataj kompare kun aliaj
lernantoj."
Akceptita de la kulturministra konferenco
Jam ekde la kvindekaj jaroj Esperanto estas lerneja lingvo
akceptata de la germana federacia konferenco de la
kulturministroj; oni instruas kaj esploras ghin ankau en
kelkaj universitatoj. En Hungario chiujare okazas ch. 5000
oficialaj ekzamenoj pri Esperanto.
La muro chirkau la fremdlingva konkurso devas fali!
La letero finighas per la vortoj: "La berlina muro falis
antau dudek jaroj. Estas tempo, ke nun falu ankau la muro,
kiun la Federacia Konkurso pri Fremdlingvoj konstruis
kontrau Esperanto antau tridek jaroj!"
--
Leteroj al la oficejo de la konkurso
Vershajne estas utile, se la konkursa oficejo ricevos
multajn retleterojn el la tuta mondo petantajn la akcepton
de Esperanto.
Vi povas demandi, kial "artefaritaj lingvoj" (au
planlingvoj) ne estas permesitaj en la konkurso. Kaj vi
rekte petu, ke oni permesu la partoprenon per Esperanto. Se
vi demandas, kial Esperanto ne estas permesita, la vershajna
respondo estas, ke "artefaritaj lingvoj" entute ne estas
allasitaj - tio ne helpos.
Vershajne ne indas investi multan tempon en la verkadon de
tia letero - pli vershajne simple la nombro de retleteroj
kaj la nombro de landoj gravas; menciu do vian landon. Bv.
_ne_ sendi kopion al mi - mi fidas vin kaj mi fakte fidas
ankau la oficejon, ke ili honeste kalkulos.
Mi ne bone scias, kiun lingvon vi elektu. Finfine estas
konkurso pri fremdlingvoj - do prenu vian lingvon au/kaj
Esperanton. Ili sukcesos diveni pri kio temas, se vi mencias
la vorton "Esperanto"...
lau
.
Estos afable, se vi plusendos tiun chi informon al diversaj
retlistoj.
Antaudankon pro via helpo
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Ein Schritt aufeinander zu
Por la kreskigo de Esperantujo
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
----------------------------------------------------------------------
Mesagho sendita nur al DENASK-listanoj.
Ne publikigu nek plusendu sen permeso de la sendinto!
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---