Ouvrir session
Nouveau venu ? Créez votre compte
AdE-literatura-sekcio · Literatura Sekcio de la Akademio

Informations du groupe

  • Membres : 16
  • Rubrique : Littérature
  • Créé : 23 Jan 2005
  • Langue : Anglais
? Déjà membre ? Ouvrir session

Astuces Yahoo! Groupes

Le saviez-vous...
Et si je montais le groupe de ma famille ? J'essaie !

Messages

  Messages Aide
Avancée
Re: (AdE: literatura sekcio) Du lecionoj en Pola Universitato   Liste de messages  
Répondre Message #14 sur 74 |
3.1.'06
Est-a Geraldo,
Chu oni metu datlimon por sendi al vi la eseojn? Mi kredas, ke oni devas
precizigi tion.
Dankesprime kaj bondezire.
Carmel Mallia

----- Original Message -----
From: Geraldo Mattos Gomes dos Santos <gmattos@...>
To: <literatura-sekcio-de-AdE@...>
Sent: Wednesday, December 07, 2005 1:03 AM
Subject: (AdE: literatura sekcio) Du lecionoj en Pola Universitato


Karaj samsekcianoj:

Sekvas cximalsupre kaj peraldone du el miaj kvar lecionoj en la Pola
Universitato Adam Miskiewicz. Bedauxrinde, la bibliografiaj referencoj
aperas nur en la kvara leciono.
Tiuj tekstoj ne pretendas esti modelo aux vojo por nia estonta esploro,
sed enhavas mian gxeneralan sintenon al cxio Zamenhofa.
Kore,
Geraldo Mattos, direktoro de la Sekcio pri Literaturo



UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ
INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ
Studotemo: La Esperanta literaturo de la unua periodo
Profesoro: D-ro Geraldo Mattos
2002.09.25 - La Unua Libro [Internacia Lingvo por Rusoj]

Triobla komenco: lingvo, ideologio kaj literaturo

La Unua Libro, lancxita la 26-an de Julio de la jaro 1887, estas samtempe
grava historia monumento, kiu enkondukas en la mondon lingvon, ideologion
kaj literaturon. Kaj tiel nediskriminacia gxi sin vestas, ke gxi havas kvin
versiojn, kaj cxiu el ili prezentas du lingvojn: unu etnan kaj unu
interetnan, unu nacian kaj unu internacian. CXar gxi respondecas pri movado,
kiu estas ekzemplo kaj averto por la tuta mondo pri tio, ke estas facila
solvo por la lingva diskriminacio, ni esperas la finan venkon, sed mi mem
nenial priokupigxas pri gxi, sed tute male ege min konsternas la penso, ke
gxi iam okazos pro la simpla motivo, ke gxia venko estos la malvenko de nia
ideologio.
Mi tamen devojigxis de mia temo!... kaj mi revenu al gxi. En tiu Unua Libro
de la Lingvo Esperanto por rusoj, Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917)
aperigis du poemojn: unu originalan kaj unu tradukitan (pli bone:
aktualigitan), sed la verkinto de tiu poemo kaj gxia tradukinto (pli bone:
aktualiginto) estas la sama homo. Mi citu la originalan Ho, mia kor' :

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'

Ho, mia kor'! Post longa laborado
CXu mi ne vinkos en decida hor' !
Suficxe! Trankviligxu de l' batado,
Ho, mia kor'!

Por bone kompreni tiujn versojn, ni devas iri returne al la 5-a de Decembro
1878, kiam Zamenhof festis kun siaj kunlernejanoj la aperon de sia Lingwe
Uniwersala: cxio estis felicxo kaj gxojo, sed la jarfino disigis la
lernantojn, kaj al la nova lingvo restis nur unu sola parolanto: gxia
kreinto! Kaj ni ne forgesu lian reagon, kiam li revenis de siaj studoj kaj
vidis siajn manuskriptojn disfajrigitaj kaj iliaj polvoj perditaj en la
anguloj de la tempo: spite de la gravaj motivoj kaj bonaj intencoj de la
faranto, se patro tiel agis kontraux la pagxoj de sia propra filo, kiuj
forfajris, kion faros aliaj fremdaj homoj? Tion Zamenhof konsciis. En la
momento aperigi sian trian version, nun la definitivan, li ja sentis la
teruron kaj la panikon frunte al la nekonata destino precipe pro tio, ke
certe venis al lia kapo la penso: CXu la mondo kondutos kiel miaj
kunlernejanoj kaj mia patro?!...
Li mem konfesis en sia letero al Borovko (Zamenhof, 1929, p. 422), kaj lia
konfeso estas proza traduko de lia poemo:

Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan brosxuron en
Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke
mi staras antaux Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi
jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu
dependas de la publiko, se tiu cxi publiko vidas en li fantaziulon, homon,
kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton
tutan estontan trankvilecon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi
la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj. mi transiris Rubikonon.

Severa literatura kritikisto rigardas la solan tekston kaj sole el gxi
prenas siajn konkludojn, sed beletramanto, ecx se mem kritiskisto, rigardas
al la homaj aspektoj, kiuj subestas al la verko por pli profunde gxin
kompreni.
La gravecon de tiuj du cxenaskigxaj poemoj de Zamenhof bone perceptis Kalman
Kalocsay, kiu gxin akcentis per la sekvantaj vortoj: "Kaj vere, oni povas
diri, ke ne per Esperanto li faris poezion, sed per la poezio li faris
Esperanton" (apud Auld, 1979, p. 14). Tiun poemeton - pardonu min Zamcxjo
kaj vi cxiuj! - tiun poemegon ni devas unue kore legi, sed due kaj trie kaj
deke cerbe legi, gxis ni sukcesos trovi la intencojn, kiujn la verkinto tie
ripozigis por estonta vekado: gravaj lingvaj instruoj tie estas kasxataj. Mi
citos kelkajn, kaj lasos al la legantoj pli multajn:
1. La poemo klarigas la motivon de la 16-a kaj lasta regulo per energiaj
ekzemploj: la fina vokalo de la artikolo kaj de la substantivo povas fali
por kreskigi la belsonecon kaj indiki pli grandan energion, pli fortan
strecxon. Suficxas nur forte kaj emocie kri la kunelizian vorton por vidigi
al si mem, ke la dusilaba kaj tuta vorto estas tre malforta, sed, farita
unusilaba, gxi akiras eksterordinaran potencon:

- koro!
- kor' !

Tiuj du konsonantoj cxe la unusilaba dua vorto sen ia dubo transformas gxin
en veran dolorigan interjekcion.
2. Ni devas nun pensi, ke la elizio de tiu fina vokalo ege akcentas la
cezuron de la unua verso, permesas iom da intertempo, kaj per tio valorigas
la finan parton, kiu nun prezentas ordinare kasxitan gradacion kun la
sekvanta vorto duoble pli longa ol la antauxa:

... post [unu silabo] longa [du silaboj] laborado [kvar silaboj].

Tia rimedo senkonscie evidentigas al la leganto la kontinuan kreskon de lia
penado super sia songxo.
3. Unu el la pruvoj de tio, ke apartan teksteron naskas stila rimedo, jen
konscie, jen nekonscie uzata de la verkanto, konsistas en tio, ke la propra
teksto prezentas opozician utiligon de io inversa. Tio okazas en la nun
studata versajxo, se ni komparas la kreskigan gradacion de la unua verso kun
la malreskiga de la tri restantaj. Efektive, sin sekvas tri inversaj
gradacioj:

... en decida [tri silaboj] hor' [unu silabo]!
... Trankviligxu [kvar silaboj] de l' batado [tri silaboj],
... mia [du silaboj] kor' [unu silabo]!

Nun la gradacio implicas iompostioman malstrecxigxon per la sinsekvo, kiu
finigxas en nulon...
4. Ni povus supozi, ke la elizio de la fina vokalo de la lasta vorto de la
dua verso venas sole nur de la bezono havi rimon por la kvara verso, kiu
ripetas la doloran krion de la komenco de la unua, sed ne kaj nen. Efektive,
la redukto de la dusilaba vorto horo al unusilaba vere transformas sesdek
minutojn en simplan kaj kortusxan momenton:

CXu mi ne vinkos en decida hor' !

5. La sinsekvo de la vortoj estas libera, sed la parolanto kaj la verkanto
devas elekti la plej frapan. Li ekzemplas en la unua strofo per la meto de
la origino en la komenco de la dua verso kaj la destino en gxia fino [rekta
ordo: ne saltu nun el mia brusto for] kaj en gxia tria verso, kies nekutima
vortordo indikas lian korpan kaj spiritan staton [rekta ordo: mi jam ne
povas teni min facile]: du egalaj versoj.
Estas du aliaj subtilaj pravigoj por la de li elektita sinsekvo:
a) En la transmetita sinsekvo estas eble forte prononci la pronomon en gxia
akuzativo, cxar tien falas la cezuro de la verso: jam teni min / ne povas mi
facile.
b) La versoparto post la cezuro havas fortan akcenton cxe la sesa silabo kaj
pli fortan cxe la deka, kaj tiu transsalto super tri senakcentajn silabojn
indikas staton proksiman al sveno... pro tro granda ekscititeco!
6. La rekta derivado de vorto de unu al alia gramatika klaso estas precipa
trajto de la lingvo, kaj estas tie plurfoje prezentata.

UNIVERSITATO ADAM MICKIEWICZ
INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ
Studotemo: La Esperanta literaturo de la unua periodo
Profesoro: D-ro Geraldo Mattos
2002.09.26 - Esperanto kaj poezio

La Esperanta literaturo de Zamenhof

Por la arta literaturo de Esperanto, Zamenhof lasis nur poemojn, sed ili
havas tute specialan gravecon, cxar kelkaj el ili estis faritaj por garantii
al la nova lingvo la potencon transporti la emocion kaj do atingi la koron
de la homo, ne nur gxian cerbon. Efektive, cxiu el la pluraj versioj de la
Internacia Lingvo [Lingwe Universala:1878 / Lingvo Internacia:1881-1882 /
Internacia Lingvo: 1887] komencigxas per poemoj, kiujn li konsideris pruvoj
de la vivanteco de la naskigxonta bebo.
De la unua el ili restas al ni nur la unua strofo, citita de Zamenhof mem
ene de la letero al Borovko (Zamenhof, 1929, p. 420), kantita de grupeto en
la 5-a de decembro 1878, kun lia apuda traduko en Esperanton:

Malamikete de las nacjes Malamikeco de la nacioj
Kadó, kadó, jam temp' está! Falu, falu, jam tempo estas!
La tot' homoze in familje La tuta homaro en familion
Konunigare so debá. Unuigxi devas.

Tiu simpla strofo estas escepte grava pro la interliniaj informoj, kiujn ni
povas depreni de gxi:

1. Zamenhof laboris super siaj sinsekvaj lingvoprojektoj ne por doni al la
mondo universalan lingvon, sed universalan ideologion, kiun poste li
doktrinis per sia Homaranismo, kiu gxis nun havas adeptojn en Brazilo. Jam
ekde sia unua lingvoprojekto de junulo, li penis kunarigi al si grupon da
apostoloj: tiam per parola prediko, poste per skriba. Cetere, ne estas eraro
aserti, ke la himno La Espero estas simpla parafrazo de tiuj plej simplaj
kvar versetoj oksilabaj: la sama emocia akcento por la sama idealo de
pacigado....
2. La baza vortostoko estis jam latina kaj latinida, sed la latina estis pli
forta: debare [latine: debere] / in [latine: in] / tota [latine: tota]. La
pli granda posta influo estos tiu de la latinidaj lingvoj: devi / en / tuta.
3. La pola influo vidigxas pli forta ol poste per la alpreno de pure pola
litero [la duobla vo: uniwersala] kaj de la polaj vortoformoj [nacjes].
Denove, li revenos poste al la latinidaj [universala / nacio]. Ni tamen
observu, ke la pola lingvo estis cxiam la diferencialo, kiam li trovis
necese elekti nelatinidan radikon: gxia ekzisto en la pola estis forta apogo
por lia decido.
4. La elizio estos konservata en la postaj projektoj, sed nur por la
substantivo kaj artikolo, ne por substantikoj kaj adjektivoj, certe pro timo
al la ebla ambigueco en la okazo de samtempa elizio de la finaj vokaloj de
apudaj adjektivo kaj substantivo.
5. La gramatikaj kriterioj estis jam tiuj, kiujn li plu uzos poste: distingo
de la vortoklasoj per vokaloj: substantivoj, adjektivoj kaj personaj
pronomoj kun diferencaj finaj vokaloj. Verboj prezentis tute specialan
distingon pere de akcentitaj vokaloj, poste per difinita konsonanto, kiun la
unua projekto rezervis por la pluralo, kaj per tiuj apartaj vokaloj, kiujn
versxajne la unua projekto ne uzis.
6. Esperanto estas la rezulto de la akumulo kaj de la forigo de praaj formoj
de la diversaj antauxaj lingvoprojektoj, kiuj povis esti plene akceptatajm
[la / jam / de], parte modifataj [nacje / familje] kaj absolute forjxetataj
[kadare].
7. La sintakso de la vorto, sekve de gxia derivado kaj kunmetado, estis jam
perfekte formita en la menso de la kreinto: malamikete [mal amik et e] /
konunigare [kon un ig are].
8. Tre multaj esperantistoj festus la foreston de la akuzativo favore al la
rigida ordo de subjekto, verbo kaj objekto: konunigare so debá [kununuigi
sin devas].

La versio de la jaroj 1881-1882 prezentis poemon, kiun Zamenhof poste
adaptis al la nova formo de sia lingvo ne per traduko, sed per simpla
aktualigo: Ma Pinto [Mia Penso}. Waringhien opiniis la originalon pli
emocia, kvankam li ne parolis pri si mem, sed pri bonaj sxatantoj de poezio.
Li estis tamen unu el ili (Waringhien, 1959, p. 48), kaj lia sugesto post
lia opinio estis mia instigo al la verko de kelkaj poemoj en tiuj lingvaj
praformoj:

Bonaj sxatantoj de poezio ecx opinias, ke la poemo Pinto sonas pli bele, pli
emocie kaj pli frape en tiu sia unua formo, ol en la posta remuldado Mia
penso. Estas sendube fantazio mia - sed, se iam, por ia aparta efekto,
tradukisto (aux ecx originala verkisto) bezonus doni la impreson de
ar&#293;aismo, cxu ne estus dezirinde, ke li helpu al si per tiu malnova
dialekto de Esperanto, kaj tiel oferu al la meritplena Moskva studento iom
de la honoro, kiun ni gxis nun rezervis al la Varsovia Majstro?

Post tiuj poemoj, kiuj naskigxis pli frue ol la lingvo, Zamenhof lasis
kelkajn aliajn, sed la tri plej gravaj estas tiuj, kiuj plu prezentas lian
vivokoncepton kaj lian vivosongxon pri unu paca mondo kun unu interetna
lingvo: La Espero (1939, p. 317-318), La Vojo (1939, p. 318-319) kaj Pregxo
sub la Verda Standardo (1929, p. 589-590).
Entute, na&#468; poemoj!
El ili mi mallonge parolos nur pri la unua:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
GXi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
GXi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektigxas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neuxtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigxos,
GXis la bela songxo de l' homaro
Por eterna ben' efektivigxos.

Denove, Zamenhof - ne gravas, cxu nekonscie! - utiligas kelkajn rimedojn por
emfazi sian parolon kaj duobligi la informon:

1. La lasta verso de la unua strofo disigas la originon kaj la destino per
la intermeto de verbo kaj pronomo por emfazi la distancojn, kiujn la facila
vento devas venki:

Nun de loko flugu gxi al loko.

2. La dua verso de la dua strofo denove disigas nun adjektivojn kaj ilian
substantivon por indiki la saman disigon de la familianoj pusxitaj en la
militon kaj en la morton:

GXi la homan tiras familion:

3. La unua verso de la tria strofo prezentas al ni aliteracion, kiu intencas
emfazi lagravecon de la informo:

Sub la sankta signo de l´ espero

4. La tria strofo komencigxas per prepozicio, kiu indikas la bazon, kiu
estas ideologio konkerata per pacaj armiloj, dum la kvina strofo komencigxas
per prepozicio, kiu indikas tion, kio estas konstruata sur la bazo:

Sub la sankta signo de l´ espero
...
Sur neuxtrala lingva fundamento,

5. Se ni esceptas la banalan elizion cxe la artikolo de la unua verso de la
tria strofo, nur du elizioj de la fina vokalo de substantivoj okazas en la
tuta poemo. Krom transformi cxiun el tiuj du vortoj en veran krion, ili
certmaniere interrilatigas tiujn du versojn por auxguri la forigon de la
milito de la dua strofo kaj la venkon de la paco de la sesa strofo:

Al la mond' eterne militanta
...
Por eterna ben' efektivigxos.

Tiuj du versoj de la tuj supra komento estas krome strikte ligitaj per la
ripeto de la sama radiko en du vortoj: en la dua strofo pasinta eterneco de
milito kaj en la sesa venonta eterneco de paco.
6. La poemo trifoje prezentas la ideon pri sankteco (8-a, 9-a kaj 16-a
versoj), senorde dissxutitaj en la poemo, kaj tio estas insisto, pri kiu li
rekte parolas en alia poemo (1939, p. 318):

Ecx guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.



Liens Yahoo! Groupes










Mardi 3. Janvier 2006  10:05

lavojo@...
Envoyer un message Envoyer un message

Message #14 sur 74 |
Montrer le contenu des messages Auteur Date

3.1.'06 Est-a Geraldo, Chu oni metu datlimon por sendi al vi la eseojn? Mi kredas, ke oni devas precizigi tion. Dankesprime kaj bondezire. Carmel Mallia ... ...
Carmel Mallia
lavojo@... Envoyer un message
3. Janvier 2006
17:17
Avancée

Copyright © 2010 Yahoo! France SAS – Tous droits réservés.
Données Personnelles NOUVEAU - Conditions d'utilisation - Charte - Signaler un abus - Aide